Ferdinand Bordewijk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1884 en Amsterdamo | ||||
Morto | 28-an de aprilo 1965 (80-jaraĝa) en Hago | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Gymnasium Haganum vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Emile Mandeau vd | ||||
Okupo | verkisto advokato poeto-juristo rezistobatalanto vd | ||||
Aktiva en | Leiden • Hago vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferdinand BORDEWIJK (naskiĝis la 10-an de oktobro 1884 en Amsterdamo; mortis la 28-an de aprilo 1965 en Hago) estis nederlanda verkisto. Lia verkaro ofte estas atribuita al Magia realismo kaj Nova objektiveco kaj estas konsiderita unu el la plej gravaj de la nederlanda modernismo.
Li estas la verkinto de la trilogio Blokken (1931), Knorrende beesten (1933) kaj Bint (1934), kaj la romano Karakter (1938). Al Li estis premiita la premio PC Hooft en 1953 kaj la premio Constantijn Huygens en 1957 por lia tuta literatura verkado. La filmadaptigo de lia romano, Karakter (1997, reĝisorita de Mike van Diem), gajnis la Oskar-premion por la plej bona internacia filmo en 1997 [1].
Kune kun Simon Vestdijk, li estas konsiderata unu el la fundamentaj romanverkistoj de la nuntempa nederlanda literaturo.
Bordewijk studis juron en Leiden. Post siaj studoj, li eklaboris en advokata firmao en Roterdamo; la leĝo kaj Roterdamo estas la fono al unu el liaj plej famaj verkoj, Karakter, de 1938.